03/09/2012

Inuk


La virina triopo de Inuk (de mald.): Helga E. Jónsdóttir (Pivak), Kristbjörg Kjeld (Ikutak) 
kaj Brynja Benediktsdóttir (Utak)

Grava mejloŝtono en la historio de la teatro en esperanto estis la prezentado de Inuk fare de la Islanda Nacia Teatro en la Universala Kongreso de 1977 en Rejkjaviko. Unue, pro la fakto ke nacia teatrotrupo, kun altega profesia nivelo, prezentis teatraĵon en esperanto; due, pro ties eksterordinara akcepto en la esperanta komunumo. Laŭ Juan Régulo, "Inukon ni devas elekti -kiel oni faras pri la grandaj atingoj, kiuj lasas spurojn- por reprezenti nian plej altan ĉapitron en la disvolviĝo de nia kongresa dramaturgio."(1)

Krom la aktorado, pluraj elementoj kontribuis al la sukceso. Kutime alilandaj trupoj pro evidentaj buĝetaj kaj transportaj kialoj ne disponas taŭgajn teatrajn akcesoraĵojn, muzikon aŭ bonan lum-instalaĵon, kun koncernaj deĵorantaj profesiuloj, kiam ili prezentas siajn verkojn en esperanta kongreso. Tial la pezo de iliaj teatraĵoj kuŝas ĉefe sur la aktorado kaj la teksto, eventuale ankaŭ sur la vestoj. Aliflanke, sendube tiu estas unu el la kialoj, ke en la esperanto-teatro ne maloftas vidi sol-aktorojn kaj monodramojn.

Ne estis tiel en la kazo de Inuk. En la postkongresa ekzemplero de Esperanto legeblis tiurilate: "Inuk (signifas en la eskima "homo") estas kolektiva verko de kvin geaktoroj de la Nacia Teatro de Islando kaj etnologo Haradur Ólafsson. Oni diras "verko" kaj trafas nur la tekston. Verko estas la tuta prezentaĵo, la majstra kunpletiĝo de la teksto, danco, kanto, pantomimo, kostumo, sono, scenejo, lumo...".(2)

La teatraĵo komenciĝis kaj finiĝis per kantoj, kio donis al ĝi rondan aspekton. Denove laŭ la septembra numero de Esperanto: "Pivak amkantas komence de Inuk: "La ĉielvolbo plenigas min per feliĉo. La ventoj trablovas mian menson. Mi tremas de ĝojo antaŭ la maro, kvazaŭ brakumata de mia fianĉo". En la finalo lamentas Ikutak: "Mi timas pri la homoj, pri ni kiuj vivas. Al mi estas strange. La siblanta vento dolorigas miajn orelojn. Mi ne eltenas la knaradon de la domo. Mi timas... Aja, aja... Mi aŭdas la homojn eksplodigi la rokojn. Estas kvazaŭ la Tero krevas, kvazaŭ ĝi atakas nin. La monto povus fermiĝi. Aja, aja...". Inter la du kantoj okazis la barbara invado de la civilizo. Inter ili okazis ankaŭ la sublime majstra geaktora teksto de la plej teatreca teatraĵo vidita en niaj kongresoj. Inuk fakte estas kanto; ĝi estas afiŝo pri danĝero, homrajta proklamo, potenca arta bombo, definigiva kiel ronda blanka riverŝtoneto. Ni preĝu revidi ĝin baldaŭ."

Aliaj elementoj certe kontribuis al la impreso pri ekvilibro: la unuecigaj blankaj, simplaj vestoj de la inuita (eskima) familio, la pristuditaj lokigoj kaj sintenoj de la geaktoroj, la simplaj kaj kelkfoje simetriaj dekoraciaĵoj kaj la trafa prilumado.

Morgunblaðið
05.08.1977
Ĉio estis zorge elektita, ankaŭ la esperantigo. La tradukon faris Stefán Sigurdsson, kaj nia poeto Baldur Ragnarsson helpis la geaktorojn. Fakte, laŭ la loka gazeto Morgunblaðið, Baldur Ragnarsson petis al la grupo ilian prezentadon en la kongreso, la geaktoroj akceptis kaj parkerigis la tekston en esperanto, sed Ragnarsson tiom implikiĝis, ke li ĉeestis la provludojn.(3)

Ragnarsson mem dediĉis intereskaptan paragrafon al Inuk en Beletra Almanako: "Kiel prezidanto de la Loka Komitato mi estis tre okupita dum la Kongresa semajno, sed tamen doniĝis sufiĉa tempo por agrabla kunesto kaj komuna partopreno en diversaj eventoj. Inter tiuj por mi plej memorinda estis la antaŭdebuta prezento de la kongresa teatraĵo Inuk en la Nacia Teatro fare de profesiaj aktoroj. Por mi persone ĝi estis la definitiva pruvo, ke mia dumvintra laboro de instruado de la lingvo al la aktoroj sukcesis. Estis unika evento, ĉar post mondvojaĝaj prezentoj de tiu teatraĵo en multaj landoj, ĉiam nur en la islanda lingvo, ĝi estis nun prezentita por la unua fojo en alia lingvo, Esperanto, honore al la patro de unu el la aktoroj, esperantisto, antaŭ nelonge mortinta. La temo de la teatraĵo estas la detruaj efikoj, kiujn havas la moderna civilizacio sur t.n. primitivajn societojn, ĉi-kaze eskimajn. Ni estis nur kvar, kiuj ĉeestis tiun lastan provon antaŭ la dufoja ege sukcesa prezento al la kongresanaro: Marjorie Boulton, Juan Régulo Pérez, mia edzino Þórey kaj mi. Niaj eminentaj gastoj estis ravitaj de la spektaklo, Marjorie ĝis larmoj, Régulo malpli sinmontre, sed ankaŭ lia raviteco estis evidenta. Li poste aperigis artikolon en Esperanto samjare pri la evento, emfaze priskribante la gravan aktualecon de la emo kaj sian ravitecon. "Ambaŭ fojojn [t.e. la provludon kaj la unuan publikan prezenton] mi restis mutigita de ravo kaj admiro"." (4)

Pri la argumento de Inuk verve rakontis Juan Régulo: "Inuk montras tempon, kiam tradicia eskima familigrupo transiras de sia igloa pramondo al nia usoneska socio, kie industriaj ŝablonaĵoj anstataŭas solidajn gentajn realojn. La dramo elmetas, kiel -dum transirado- malriĉo, mizero, malestimindeco ne permesas al eskimoj taŭge evolui kaj morti, kaj samtempe ne plu ebligas al ili marĉandi sian dekadencon por konvena vivo. Tiuj homoj ne plu kapablas -en etoso de aviadila zumado, turistgregaj mikslingvaj blekadoj, ĉiuspecaj industriaj kiĉaĵoj (galanterio, merceraĵoj, trinkaĉoj, ladrubaj ujoj ktp)...- kolporti sian malriĉon kaj eviti sian mizeron. La tuto prezentas torturan, angoran, preskaŭ sufokan historion. La t.n. progreso aperas kvazaŭ enkorpiĝo de ia emo superi pratimon je ŝanĝiĝo, sed la homoj, en la fino, ne scias, ĉu ili progresis, ĉu ili regresis ĝis frenezorando...". (1)

La grupo ĝisfunde trastudis la temon; krom tio, ke la etnologo Haraldur Ólafsson helpis, la geaktoroj vojaĝis en Gronlandon por surloka esplorado. La spektaklo premieris island-lingve la 18an de marto 1974, kun la samaj aktoroj kiel la UK-a prezentado: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir, kiu ankaŭ reĝisoris ĝin. La facile transporteblaj rekvizitoj permesis al la trupo vojaĝi al internaciaj teatrofestivaloj, kaj tiel ili translokiĝis al ĉ. dudek landoj, inter kiuj pluraj en Sudameriko. Entute estis 108 eksterlandaj prezentadoj de la teatraĵo (5).   

Brynja Benediktsdóttir
Brynja (1938-2008) diplomiĝis en la Nacia Dramteatra Lernejo, studis kun Jacques Lecocq en Parizo kaj faris studvizitojn al la ĉefaj teatroj en Eŭropo. Dum la periodo 1960-1991 ŝi estis dungita kiel aktorino kaj reĝisorino en la Nacia Teatro de Islando. (6)

No Congresso Universal de Esperanto de 1977, em Reiquejavique, Islándia, o teatro em esperanto atingiu um alto nível de qualidade, graças à peça Inuk, encenada polo Teatro Nacional da Islándia. Os cinco atores e atrizes, entre as quais estava a diretora, Brynja Benediktsdóttir (1938-2008), aprendêrom esperanto durante o inverno, tendo como professor o poeta Baldur Ragnarsson. Inuk, umha das peças chave na história do teatro islandês, conta umha história da aculturaçom numha família inuit (esquimó) com a chegada dos produtos da civilizaçom moderna. Obra coletiva do grupo de atores e atrizes que a representou, ajudados polo etnólogo Haradur Ólafsson, foi originalmente escrita em islandês e representada 108 vezes fora da ilha. A excelente iluminaçom, a estrutura circular da peça, que começa e acaba com cantos, as estudadas disposições dos atores e atrizes, a singeleza do vestiário, que une os membros da família, indicam o grande cuidado e mimo com que foi criada.

In the Universal Congress of Esperanto in 1977 in Reykjavik, Iceland, the Esperanto theater reached a high level of quality, thanks to the play Inuk, staged by the National Theatre of Iceland. The five actors and actresses, among whom was the director, Brynja Benediktsdóttir (1938-2008), learnt Esperanto during winter, having as teacher the poet Baldur Ragnarsson. Inuk, one of the key pieces in the history of Icelandic theater, tells a story of acculturation of an Inuit (Eskimo) family with the arrival of the products of modern civilization. Inuk, the collective work of the group of actors and actresses who played it, aided by the ethnologist Haradur Ólafsson, was originally written in Icelandic and played 108 times outside the island​​. The excellent lighting, the circular structure of the play, which begins and ends with songs, the studied possitions of the actors and actresses, the simplicity of the dresses, unifying the family members, shows the great care and attention the play was created with.

Referencoj:

(1) Juan Régulo Pérez: "Ĝis frenezorando", en Esperanto, n-ro 863 (11), novembro 1977, p.185
(2) "Ĉiuj laŭroj iras al "Inuk"", en Esperanto, n-ro 861 (9), septembro 1977, p.153 
(3) "Inuk leikið á esperantó", en Morgunblaðið, 05.08.1977, p. 3
(4) Ragnarsson, Baldur: "Juan Régulo Pérez": pensoj kaj rememoroj", Beletra Almanako 10, 2011, Novjorko: Mondial.
(5) http://www.leikminjasafn.is/annall/1974inuk.html [alirita en 03.09.2012]
(6) http://www.mbl.is/frettir/innlent/2008/06/23/andlat_brynja_benediktsdottir/ [alirita en 03.09.2012]
(7) http://www.mbl.is/greinasafn/grein/1225603/ [alirita en 03.09.2012]
 

26/08/2012

BET en la Hispana Kongreso de 1987


En la 47a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 16a ĝis la 20a de aprilo 1987 en Madrido, Bulgara Esperanto-Teatro (BET) prezentis du spektaklojn, ambaŭ de hispanaj aŭtoroj: La kaverno de Salamanca de Miguel de Cervantes kaj Pikniko sur la batalkampo, de Fernando Arrabal.

 La kaverno de Salamanca (La cueva de Salamanca), intermezo de Cervantes publikigita en 1615 kaj proze verkita, celas prezenti kiel kutime ĉe la intermezoj de tiu aŭtoro, la tri unuecojn aristotelajn: agan, tempan kaj lokan. La tempo de la verko koincidas kun la kronologia tempo kaj ĝi estas linia, sen tranĉoj, antaŭigoj aŭ retroiroj. La spacan unuecon rompas, tamen, eta momento en la strato (anstataŭ en la domo), kiu aliflanke signas la ŝanĝiĝon en la argumento de la eta teatraĵo. 

En tiu verketo Cervantes rakontas al ni la jenon: la edzino (Leonarda) trompas la edzon (Pancracio) kaj atendas ĝis li foriras por ricevi la viziton de la amanto, kiu estas sakristiano (katolika preĝej-servisto, "pedelo" en la prezentado de BET), kun du celoj, nome adulto kaj la abundaj manĝaĵoj kiujn li alportas. Akompanas la sakristianon lia amiko la barbiro, kiu havas amaferon kun la hejma servistino (Cristinica). Sed la edzo subite revenas kaj interrompas la feston. La sakristiano kaj la barbiro devas kaŝi sin en la karbejon. Studento kiu petis tranoktadon en la pajlejo petas ke oni eligu lin de tie kaj, ĉar li komprenis la tiklan situacion, li faras elsorĉigon por ke la sakristiano kaj la barbiro, fulgokovritaj, aperu antaŭ la okuloj de la edzo kiel diabloj. Per tiu ruzaĵo la studento sukcesas savi la haŭton de la edzino kaj akiri povon super la ĉeestantoj.
La humuro de la dialogoj helpas prezenti kritikon al diversaj sociaj tavoloj. La roluloj ĉiam ŝajnigas tion, kio ili ne estas, kiel kutime okazas ĉe Cervantes. Rimarkindas ankaŭ la enesto de folkloraj aspektoj, kiel la kaverno kiu titolas la verkon: laŭ malnova legendo sub arkaĵo en Salamanko (la tiel nomata "kaverno") la diablo instruis magion al universitataj studentoj dumnokte.

Se vi scipovas la hispanan kaj ne timas 17-jarcentajn esprimojn vi povas legi la verkon rete. Ankaŭ eblas legi interesan, ne tro fakan komentarion pri ĝi.

Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) liveris al ni fragmenton de tiutaga prezentado de La kaverno de Salamanca; li ankaŭ sendis al la blogo la bildojn kiujn vi vidas pri la teatraĵoj:


BET prezentis La kaverno de Salamanca vendredon, la trian tagon de la kongreso, en la kulturejo Centro Cultural Buenavista (kiu koincide situas en la madrida kvartalo Salamanca, kvankam la teatraĵo celas la samnoman urbon, ne la madridan kvartalon). La dua seanco de la Teatra Vespero okazis samloke la sekvan tagon, tiam per nuntempa verko: Pikniko sur la batalkampo, de Fernando Arrabal (Pic-nic, verkita en 1947 kaj publikigita en 1952).

Feliĉe, danke al ni disponas hodiaŭ preskaŭ-kvaronhoran filmaĵon de tiu prezentado, pli-malpli la duonon de la tuta teatraĵo. Aktoras Belka Beleva, Teo Jurukov, Luna Davidova, Rossen B. Siromahov, Nikolaj Uzunov, Veneta Zjumbjuleva kaj Ivan Zlatarev. Filmis Milan Sudec. 




Temas pri mallonga verko denuncanta la absurdecon de milito per tre naivaj kaj simplaj roluloj. Ili celas apliki al milito la solvojn de la ĉiutaga civila vivo. Entute temus pri komika teatraĵo, se la fino ne glaciigus ĉies esperojn, ankaŭ tiujn de la publiko. Geedza paro vizitas la batalfronton kun la intenco pikniki kun sia filo, luktanta en tranĉeo. Tien envenas malamika soldato kun kiu ili travivas la ekskursan tagon en amikeca etoso. Surprize ili malkovras ke neniu partio deziras la militon, sekve ili decidas fini ĝin. Tamen subite la kvar roluloj mortas pro mitrala paf-ŝpruco, per abrupta reveno en la realan kruelecon de milito.

Indas substreki la trafon de BET en la elekto de la verkoj. Unue, ĉar ambaŭ teatraĵoj por la Hispana Kongreso estis verkitaj de hispanaj aŭtoroj kaj tio nur povas esti rigardata kiel granda komplezo. Due, ĉar la milito estas temo pri kiu ni esperantistoj estas aparte sentemaj, kaj ĉar multaj hispanoj ankoraŭ konservas memoraĵojn pri la Enlanda Milito (1936-1939), ĉu pro memtravivo, ĉu pro rekta rakontado de la protagonistoj kiuj ĝin suferadis.

La Hispana Enlanda Milito lasis post si multajn mortintojn, mizeron kaj por ni, esperantistoj, ankaŭ nigran epokon de danĝero kaj timo. Pri tio vi povas legi tre interesan artikolon de Toño del Barrio kaj Ulrich Lins.


No 47º Congresso Espanhol de Esperanto (17-20 de Abril de 1987) a companhia Teatro Búlgaro de Esperanto apresentou, em dous dias sucessivos, duas peças de autores espanhóis: o entremez A cova de Salamanca, de Cervantes, e Piquenique, de Fernando Arrabal. De ambas as atuações conserva-se gravações que o escritor Liven Dek disponibilizou na rede. Trata-se dumha denúncia do absurdo da guerra. A escolha do tema da peça, bem como dos autores, ambos espanhóis, para um Congresso Espanhol de Esperanto, nom foi por acaso. A Guerra Civil espanhola deixou mortos, miséria e para nós, esperantistas, tamém umha época negra de medos e perigos. Pode-se ler mais ao respeito neste interesante artigo de Toño del Barrio e Ulrich Lins (em espanhol).

In the 47th Spanish Congress of Esperanto (17-20 April 1987) the company Bulgarian Esperanto Theater presented, in two successive days, two plays of Spanish authors: the short farce The Cave of Salamanca, by Cervantes, and Picnic, by Fernando Arrabal. Of both we preserve recordings that the writer Liven Dek released on the network. This is a denunciation of the absurdity of war. The theme of the piece as well as the authors, both Spanish, for a Spanish Congress of Esperanto, was not a coincidence. The Spanish Civil War left dead, misery and for us, esperantists, also a dark period of fears and dangers. You can read more about it in this interesting article by Toño del Barrio and Ulrich Lins (in Spanish).


Veneta Zjumbjuleva, Luna Davidova kaj Belka Beleva

Belka Beleva kaj Teo Jurukov

Belka Beleva


23/08/2012

Intervjuo al Jadwiga Gibczyńska


La krakova ĵurnalo Dziennik Polski, en sia numero de la 24a de junio 2006, publikigis artikolon kun intervjuoj kun pluraj esperantistoj; inter ili troviĝis Jadwiga Gibczyńska. Temis pri raportaĵo el la plumo de Katarzyna Kobylarczyk sub la titolo "Lenin w wieży Babel" ("Lenin en Babelturo"). Ĝin reproduktis kovrilpaĝe la revuo Pola Esperantisto n-ro 4 de 2006 kaj aldonis ke la menciita artikolo aperis "dum la krakovaj solenaĵoj de 100-jariĝo de esperantista movado en Krakovo kaj 100-jariĝo de Pola Esperantisto."

Jen la parto pri nia aktorino (koran dankon al Przemysław Wierzbowski pro lia afabla korektado de ma
ŝintraduko):

Sinjorino Jadwiga per lingvo malfermas la mondon

   - Ĉio okazas sur la scenejo- Jadwiga Gibczyńska malfermas la pordon. - Tiu ĉi estas magia loko, la plej bona spektaklejo en Krakovo, nomata la Deksepa...

   La unuan lundon de ĉiu monato en la ĉambro n-ro 17 de la Urbocentra Kulturdomo estas spektaklo de la esperanto-teatro "Areno".

  Marian Kostecki: - S-ino Jadwiga, drama aktorino, venis al ni en la 60aj el Gdansko. Ŝi eklaboris en la Popola Teatro kaj kreis la esperantan teatron de unu aktoro. 
 
  Jadwiga Gibczyńska
ĉiam sentis sin bone sur scenejo, sed mankis al ŝi io por havi feliĉan vivon. Iun tagon ŝi ricevis la proponon prezenti teatraĵon en esperanto. Ŝi parkerigis la tekston. Tiam ŝi iris al esperanta kongreso en Hago.- Mi vidis ke tiuj homoj dekomence estas tre proksimaj unuj al la aliaj, tiel fratecaj, ili reciproke bramumis kaj kisis tute malfremde. - ŝi rememoras.

  Ŝi revenis al la marbordo kaj aliĝis al kurso. La celo simplis: per la lingvo malfermi por si la mondon. Kaj tio estis sukcesa.

  Jadwiga Gibczyńska: - Kiel esperanta aktorino mi estis logaĵo. Kien ajn mi iris tuj venis ĵurnalisto, iu paroligis min per mikrofono.
 
  Esperantistoj pagadis la vojaĝon, manĝadon kaj loĝadon. Interŝanĝe, ili volis ke ŝi ludu. Ŝi vagadis, estis kiel vagabondo. Kelkfoje ŝi sukcesis havigi al si bonan scenejon, foje naĝejon, alifoje ŝi ludis en privata loĝdomo... Anglio, Skotlando, Skandinavio, Germanio... En Germanio ŝi konvinkis sin ke esperanto estas vere neŭtrala lingvo.

  - Mi vivis ĉe geedza paro de esperantistoj, ni kune vespermanĝis, la konversacio turniĝis al milito. Kaj tiam mi sciiĝis ke la sinjoro konas ion pri unu regiono de Pollando.
   
  Temis pri Aŭŝvico. 

  -  Se ni parolus en ajna alia lingvo, certe okazus kverelo. Aŭ li tute ne mencius tion. Kaj tamen io liberiĝis en li. 
  Kaj poste mi veturis al Japanio. Tio estis mirinda.


O jornal cracoviano Dziennik Polski publicou em 24 de Junho de 2006 um artigo com entrevistas a vários esperantistas, entre os que se achava Jadwiga Gibczyńska. Nel, a atriz conta como, ainda sem saber esperanto, aceitou a proposta de atuar numha peça nesta língua, memorizando o texto. Entom foi representá-la a um congresso de esperanto na Haia e ficou surpreendida de ver a gente abraçar-se e beijar-se como se nom fossem estrangeiros. Ao voltar inscreveu-se num curso. Despois os/as esperantistas pagavam-lhe a viage, o alojamento e a manutençom em troca de vê-la atuar, e assi percorreu o mundo.

The newspaper Dziennik Polski, Krakow, published on June 24, 2006 an article with interviews with various esperantists, among whom was Jadwiga Gibczyńska. In it, the actress tells how, without knowing Esperanto, she accepted the offer to act in a play in this language, memorizing the text. Then she went to a Esperanto congress in The Hague for playing it and was surprised to see people hugging and kissing as if they weren't foreigners. Back fom the congress, she enrolled in a course. After that esperantists paid her travel, accommodation and maintenance in exchange for seeing her playing, and so she toured the world.

22/08/2012

Jadwiga Gibczyńska, vivo dediĉita al teatro

La 13-an de julio 2012 pasis for la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska. Mi reproduktas la tekston de la gazetara komuniko n-ro 462 de UEA, poste reeĥitan en aliaj ret-informiloj, kiu sciigis tiun okazintaĵon.

"FORPASIS JADWIGA GIBCZYŃSKA (1924-2012)

Unu el la plej brilaj steloj de la Esperanta teatro, la pola aktorino Jadwiga Gibczyńska, forpasis la 13-an de julio en Krakovo.

Ŝi naskiĝis la 26-an de junio 1924. En 1959 ŝi diplomiĝis kiel profesia aktoro, post kio ŝi laboris en multaj polaj teatroj kaj teatraj ensembloj. Ŝi esperantistiĝis en 1963 kaj tuj dediĉis sin al aktorado en Esperanto. Gibczyńska kontribuis al la arta programo de multaj Universalaj Kongresoj, unuafoje en Hago en 1964 per Vojaĝo al la verdaj ombroj de la dana verkisto Finn Methling. Poste ŝi aktoris aŭ deklamis en la UK-oj de Tokio (1965), Budapeŝto (1966), Kopenhago (1975), Lucerno (1979), Vankuvero (1984), Varsovio (1987), Tampereo (1995), Prago (1996) kaj Adelajdo (1997). En tiu lasta ŝi prezentis interalie sian porscenejan adapton de la taglibro de Ada Fighiera-Sikorska, De tajgo al minaretoj, kiu poste estis eldonita de UEA libroforme (2000). En 1996 aperis la sonkasedo Neniu povas ŝanĝi la hieraŭon, en kiu ŝi legas originalajn Esperanto-poemojn de Aira Kankkunen.

Krom en multaj eŭropaj landoj, Gibczyńska gastis en Japanio kaj Kanado. En sia hejma Pollando ŝi prezentiĝis preskaŭ ĉie, kie agadis esperantistoj. Sukcesan eksperimenton ŝi faris en Svedio, prezentante en lernejoj rakonton pri atomeksplodo, kun samtempa traduko en la svedan. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton rektmetode en Pollando kaj alilande. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis juĝanto pri teatraĵoj por la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 ŝi malfermis en Krakovo la Esperantan teatron Areno, kiun ŝi gvidis dum pluraj jaroj.

En 1996 Jadwiga Gibczyńska ricevis premion de Fondaĵo Antoni Grabowski, kaj en 1997 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA."

Pola Ret-Radio, en sia elsendo de la 24a de julio 2012, parolis pri la forpaso de la pola aktorino. Barbara Pietrzak konigis arkivan intevjuon kiun ŝi faris al la grava artistino en 1996. Jen ĝi sub formo de filmeto kun sinsekvo de bildoj de Jadwiga:

 
(Koran dankon al Pola Retradio pro la permeso reuzi la son-materialon) 
  
Arno Lagrange kaj aliaj kontribuintoj verkis legindan artikolon pri ŝi en Vikipedio. En ĝi li listigis kelkajn teatraĵojn de ŝia repertuaro:
  1. Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling (dramo pri la sorto de virino ekde infanaĝo ĝis la morto en maljunaĝo trad. Józef Toczyski);
  2. Maria Curie (biografia prezentaĵo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Skłodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.);
  3. Slavaj fabeloj de Bolesław Leśmian: (trad. Lidia Ligęza);
  4. Zamenhof de J. Gibczyńska: (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidja, oni vidas la vivon de Zamenhof);
  5. Signaloj de Johano Paŭlo la 2-a: (fragm. el "Antaŭ vendejo de la juvelisto" trad. T. Tyblewski);
  6. Ludilo de dioj de J. Gibczyńska: (monologo de Sapfo, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbo en la 6-a jc. a.K.);
  7. La febla sekso (kompilaĵo de distraj monologoj de virinoj);
  8. Ĉu la nepoj nin benos ? de Gudrun Pausewang (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de Joachim Giessner, pri la danĝero de la atoma milito);
  9. La Falanto de Sławomir Mrożek: (tragikgroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... eĉ la raportanto).
  10. La bela indiferentulo de Jean Cocteau.

 Pri ŝia adapto de De tajgo al minaretoj, Rejna de Jong faris recenzon, legeblan en OLE kaj en la Libroservo de UEA.

En Oslo, kun norvegaj samideanoj, 1985 (Foto de la Aŭstria Nacia Biblioteko)
Teatraĵo Maria Curie, Jarkonferenco de la Pola Sekcio de ILEI,
lernejo de Czajowice, 16a-17a de aprilo 2005

Teatraĵo Ĉu la nepoj nin benos?, en GRUPE
(
Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto)
, 2008

Em 13 de julho faleceu a atriz polaca Jadwiga Gibczyńska (1924-2012). Em 1959 diplomou-se como atriz profissional. Trabalhou em muitos teatros polacos. Aprendeu o esperanto em 1963 e desde entom tem atuado em muitos Congressos Universais: Haia (1964), Tóquio (1965), Budapeste (1966), Copenhaga (1975), Lucerna (1979), Vancouver (1984), Varsóvia (1987), Tampere (1995), Praga (1966) e Adelaide (1997). Em 2001 fundou em Cracóvia a companhia de teatro em esperanto "Areno". O vídeo apresenta images da atriz e umha entrevista da Rádio Polónia em 1996.

On July the 13th the Polish actress Jadwiga Gibczyńska (1924-2012) died. In 1959 she graduated as a professional actress. She worked in many Polish theaters. She learnt Esperanto in 1963 and since then she played in many Universal Congresses: The Hague (1964), Tokyo (1965), Budapest (1966), Copenhagen (1975), Lucerne (1979), Vancouver (1984), Warsaw (1987), Tampere (1995), Prague (1966) and Adelaide (1997). In 2001 she founded in Krakow the theater company in Esperanto "Areno." The video shows pictures of the actress and an interview with the Polish Radio in 1996.

12/08/2012

Filmo kun Belka Beleva


Hodiaŭ mi trovis la jenan filmeton en la reto kaj tuj alŝutis ĝin al Youtube por disponebligi ĝin al interesitoj. Temas pri saluto de Belka Beleva al la 58a Hispana Kongreso en Castelló, en 1999. Oni intuicias la teatran vervon el ŝiaj gestoj kaj atentokapta parolmaniero.

Belka Beleva (1927-) estas profesia aktorino kiu kunfondis la trupon Bulgara Esperanto-Teatro en 1958, interalie kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), kaj anka
ŭ partoprenis en alia grava trupo, Internacia Arta Teatro. Ŝi aktoris en dek kvin Universalaj Kongresoj kaj multaj aliaj aranĝoj lokaj kaj internaciaj. Krome, ŝi prezidis Sofian Esperanto-Societon (1979-1981), la Virinan Komisionon de Bulgara Esperantista Asocio (1975-1986), kaj membris en la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero.


Belka Beleva (1927-) é umha atriz profissional, cofundadora em 1958 da companhia Teatro Búlgaro de Esperanto, com o seu marido Anani Anev (1916-1992) entre outros. Tamém participou noutra destacada companhia de teatro em esperanto, Teatro Artístico Internacional. Tem atuado em quinze Congressos Universais de Esperanto e em muitos outros eventos internacionais e locais. Em 1986 publicou a sua autobiografia Teatro sen lingva bariero (Teatro sem barreiras linguísticas). O vídeo mostra-a em 1999, durante o Congresso Espanhol de Esperanto em Castelló.

Belka Beleva (1927-) is a professional actress, co-founder in 1958 of the company Bulgarian Esperanto Theater, with her husband Anani Anev (1916-1992) among others. She also participated in another outstanding Esperanto company, International Artistic Theatre. She played in fiveteen Universal Esperanto Congresses and in many other local and international events. In 1986 she published her autobiography Teatro sen lingva bariero (Theater without Linguistic Barriers). The video shows her in 1999, during the Spanish Esperanto Congress in Castelló.

10/08/2012

Teatra trupo de Literatura Mondo, 1923


En 1923 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Nurenbergo, Germanio, kaj la revuo Literatura Mondo organizis la Teatran Vesperon. Jen la teatra trupo de Literatura Mondo kiu aktoris, dufoje, en la UK. En ĝi nombriĝis literaturaj gravuloj kiel Teodoro Schwartz (responda redaktoro de la revuo),  Alfonso Pechan (kiu esperantistiĝis nur tri jarojn antaŭe) Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay (ĉi lastaj du apartenis al la redakta komitato de la revuo).

Em 1923 o Congresso Universal de Esperanto tivo lugar em Nuremberga, Alemanha, e a revista Literatura Mondo (Mundo Literário) organizou a Noite Teatral. Eis o grupo de teatro de Literatura Mondo que atuou no congresso. Nel encontravam-se figuras destacadas das letras em esperanto, como Teodoro Schwartz, Alfonso Pechan, Julio Baghy e Kolomano Kalocsay.

In 1923 the Universal Esperanto Congress happened in Nuremberg, Germany, and the review Literatura Mondo (Literature World) organised the Theatre Evening. Here is the theatre group of Literatura Mondo which performed in the congress, with important literature figures like Teodoro Schwarz, Alfonso Pechan, Julio Baghy and Kolomano Kalocsay.

Tiel aperis la novaĵo sur la paĝoj de la revuo (n-ro de aŭgusto 1923, p. 140); jen ankaŭ anonco en la antaŭa numero (jaro 1923, julio, p. 130).


En la aŭgusta numero de la revuo Esperanto, p. 15, Walter Lippmann laŭdis la prezentadon kaj detale priskribis ĝin. Enestis tri teatraĵoj, nome Paĝio de l' reĝino, komedieto de Heltai kaj Makai, Maskobalo de Julio Baghy, kaj Psikiatroj, "treege amuza ŝercdialogo de Karinthy", en kiu rolis Kalocsay kaj Baghy.

O espetáculo incluia três peças de teatro: O page da rainha, pequena comédia de Heltai e Makai traduzida do húngaro, Baile de máscaras de Julio Baghy e Psiquiatras, "um diálogo humorístico divertidíssimo de Karinthy" em que atuárom os escritores Kalocsay e Baghy.

The show included three plays: The Page of the Queen, a little comedy by Heltai and Makai translated from Hungarian, Masked Ball by Julio Baghy, and Psychiatrists, "a really fun humorous dialogue by Karinthy", with the performance of writers Kalocsay and Baghy.